Soneto pri submeza doto
mi trairis la tutan urbon 
por aĉeti etan donacon 
por Barbara - tiun aŭdacon 
mi poste ŝanĝis en perturbon 

ĉar horloĝo estis usona 
kial ne svisa ĉar nur svisoj 
faras sekrete en kulisoj 
miraklaĵojn? - afero kona 

post pripenso mi ĝin aĉetis 
ĉar mi ŝatas ankaŭ spitemon 
tiel mi tion interpretis 

komence mi ĝois sed poste 
humile mi vidis dilemon 
submezan - tro malmulte koste!
Zuriko, la 3an de decembro 2002