Soneto pri punaj indikoj
montri mizeron estas modo 
persekutas nin ĉie muŝoj 
blatoj vagas sur niaj buŝoj 
malsato estas nia prodo 

budhanoj miksas incensaĵojn 
hinduoj sepultas bovinojn 
moslemoj adoras virinojn 
azenoj mordas bridigaĵojn 

nia solidareca signo 
ne volas ja esti neŭtrala 
kaj kompato fariĝas digno 

ni montras volonte aliajn 
sed tiu rilato banala 
provokas statojn maltrankvilajn 
Zuriko, la 6an de decembro 2002