antaŭ dek jaroj de Berlino trajno ne frapis sed navigis kiam limon traveturigis ekestis komenco post fino se mi revenus mi ne vivus kaj nun mi vivas tre kontenta mia trankvilo pormomenta daŭras kaj mi ĝin ekkultivus kelfoje mi ne revenadis al miaj konstantaj loĝejoj restante ĉion mi nomadis pro tio mi eĉ povas plori sed mi ĝojas pro novsidejoj ĉar mi volas vivon esplori