kiam mi mortos - eĥo portos informon kun fulmrapideco "finfine" respondos larĝeco kaj postmodernistoj risortos ili venos poste al urno kaj pri mia vivo laŭdegos eble ankaŭ iun delegos kiu kapablas pri nokturno Barbara disŝutos la cindrojn al Limmato kie mi ridis kelkaj tuŝos nigrajn cilindrojn iu sur la bordo kandelon bruligos ĉar helon mi fidis per lumo mi atingis celon