Soneto kun ĉikanĉadoro
mi ege ŝatas teajn rozojn 
donis mi ilin al Barbara 
sed virinoj en Kandahara
ĉarĉafe petegas almozojn 

pri tio kanti mi ne povas 
ĉar estas evento tragika 
ankaŭ entute mallogika 
ĉiu sian kutimon trovas 

unupieda salto daŭras 
tre mallonge kaj embarase 
saltanto tiel dinozaŭras 

guruoj dikiĝas konstante 
ĉar ili manĝegas tro grase 
mi traktas tion silentante
Zuriko, la 5an de februaro 2002