Soneto pri perditaj revoj
mi legas kiel emigrantoj 
disvastigas patriotismon 
virto jam atingis abismon 
respondas laŭte arogantoj 

"ni ne forlasos l' teron" kantas 
ili malgraŭ jam perdis revojn 
realeco formulas devojn 
herooj ĥoĥolante hantas 

ili ĵuris pri la reveno 
sed ili tamen ne revenis 
ĉar malriĉas patrujbieno 

"ni ne tombigos lingvon... kredon..."
ili fremdan ĵargonon prenis 
konfeso atendas ekspedon
Zuriko, la 7an de februaro 2002