Soneto - piede al Kubo
Mayra Núñez Hernáńdez - Kubo 
estas nun tridekkvarjaraĝa 
pro tio la festo omaĝa 
daŭras en esperanta klubo 

mi prenis bukedon da rozoj 
kaj mi atendis por la tramo 
manifestacia teamo 
kaj policistaj akraj pozoj 

malebligis min tien fari 
kaj mi devis tre longe stari 
fine mi iris perpiede 

"Fiesta Cubana" moviĝis 
kaj mi forte emociiĝis 
ĉar kazo disvolviĝis plede
Zuriko, la 1an de marto 2002