Soneto komparatistika
Walter Żelazny prilaboris 
sociologan analizon 
senatan uzante devizon 
de mezo kiu metaforis 

dividis ĉiujn kvarfrakcie 
kompreneble laŭ etiketo 
pere de socia enketo 
je konsideroj reakcie 

senatanoj tamen ne sciis 
ke ili estis esplorataj 
pro tio ĵus ne emociis 

ekestis karakteristiko 
kun elementoj komparataj 
nomata komparatistiko
Zuriko, la 19an de marto 2002