Soneto de bonfartnenio
hieraŭ hodiaŭ postmorgaŭ 
mi skribis junecajn leterojn 
pasinteco donis literojn 
dum ŝtormo tamen ĉiam kontraŭ 

mi sendis jam al du knabinoj 
al aliaj mi sendos kartojn 
memorante iamajn fartojn 
ĉar estis komencoj kaj finoj 

amiko kunprenis gazetojn 
freŝajn rekte de Varsovio 
kaj en ili skandaldiskretojn 

tiel nomata "dolĉa vivo" 
ne fluas kiel idilio 
sed kiel torent' sur deklivo
Zuriko, la 2an de marto 2002