Soneto pri kapmalheligo
titolo sen kaŭzo por ĝojo 
Santo Domingo Samossiera 
Afganistano degenera 
kaj al ĉielo ĝusta vojo 

usonigado de Pollando 
sinsekvas rare kaj aktive 
nacio reagas pasive 
ekestas neniu demando 

profesoro de altlernejo 
malheligas kapojn studentajn 
Bush por li estas vera bejo 

klaŭno en bovbreda ĉapelo 
montras eblecojn psikopatajn 
tio ne estas bagatelo
Zuriko, la 23an de marto 2002