Soneto pri malaperado
homo naskiĝas tre malgranda 
kaj maturkreskas malrapide 
poste ofte agas perfide 
senperfekte okazas danda 

problemo estas jam fiksita 
en nia disvolva eduko 
motivita parte per truko 
kaj per kondiĉoj regulita 

neniu scias kiam venos 
tempo por nia malapero 
tiu malscio nin ne ĝenos 

konstanta pelerinportanto 
foriris al ĉiela sfero 
ankaŭ nekredebla ŝercanto
Zuriko, la 25an de marto 2002