Soneto pri ŝulda deveno
kiu ŝuldas pri la deveno 
mi ne volas mencii ŝtatojn 
kiuj nun provokas malŝatojn 
malgraŭ manko de ferkunveno 

legendo pri lingvoj miksitaj 
kaj pri detruita Babelo 
ne estas humaneca celo 
diras pardonoj blasfemitaj 

homoj volas postiri povon 
ankaŭ per lingvoj kaj kutimoj 
volas oferi propran trovon 

komuna lingvo estas febla 
sed ne disvolviĝas en timoj 
ĝia voko estas trovebla
Zuriko, la 26an de marto 2002