Soneto kun savoebleco
venis de tombo morton venkis 
kaj multaj manĝantoj de pano 
lin postkuris ĝis Vatikano 
kie li sub kruco ne benkis 

la konfuza filozofio  
ege multajn homojn konvinkas 
kun ĝi ili en bono sinkas  
kun la paŝtisto de ovio 

ĉiele por bona konduto 
atendas eterna premio 
pro pekoj pentiĝas reduto 

se malbono fariĝas bono 
aŭ inverse - restas nenio 
aŭ unu iras al prizono
Zuriko, la 31an de marto 2002