Soneto pri manko de tempo
per koŝmara lingvo skribitaj 
vanaj revoj de mizeruloj 
krome kun stilmankaj makuloj 
estis ĝentile prizorgitaj 

mi nun kompatas al konsulo 
kiu estas homo prudenta 
ludaĉo ŝajnas evidenta 
por tiu ĉi respondenculo 

mi devas foriri de marĉo 
unue mi reprenu tekston 
tiun pri kuiro de barĉo 

mi ne volas vane kuiri 
oni devas trovi pretekston 
por pri kuiraĵo sopiri
Zuriko, la 9an de marto 2002