l' deka... kaj l' centa tag' de jaro kaj denove en Palestino homojn mortigas laŭ rutino heroo de malekzistaro Thomas Borer - ĉu li perfidis sian edzinon? - jen hororo li ne estas ambasadoro ĉar regantoj skandalon vidis mi komencis novan kajeron ĉu mi estos laca ĉe fino? Granda Povo konas la veron feliĉe alvenis printempo menso al suno kaj obstino decidos pri formo de tempo