Soneto kun kortuŝa spaco
mi diras al miaj studentoj 
"poezio - denso de spaco 
sed ne densa ombro de faco 
vortludas per du elementoj" 

se mi volus esti libera 
de malpuraj ŝovinistvoĉoj 
kaj de prude mildaj riproĉoj 
mi estus certe interfera 

konsulo volas scii tion 
kion li devas nun raporti 
kaj mi donos al li nenion 

Radio LoRa estas lefta 
kaj povas nenion importi 
tiu histo ne ŝajnas grefta
Zuriko, la 20an de aprilo 2002