Soneto pri bola Francio
vera tertremo en Francio 
milionoj da homoj ploras 
malvenko simile odoras 
kiel venko kun emocio 

malvenkas menso venkas stulto 
malpuraĵo supren elflusas 
prudenteco kun sango tusas 
panmanĝanton kovras rezulto 

nun Francio kompromitiĝas 
fojo ne unua ne lasta
demokratio disreviĝas 

la unuan de majo marŝos 
ĉiuj kantante pri bombasta 
venko - diplomatoj demarŝos
Zuriko, la 21an de aprilo 2002