LIBROTAGO - neniu krias de tribuno aŭ de ambono LEGU LIBROJN! ĉar tiu sono faras ke silento ebrias hispanoj elpensis la tagon Shakespeare mortis antaŭ naskiĝo tamen restis lia prestiĝo kaj kreas verkistan imagon verkisto naskiĝas denove foje rare foje multnombre sed ĉiam resurektas pove mi fake pritraktas l' aferon helo aspektas tamen sombre kiam nuboj kovras misteron