nur en unu urbo de l' mondo turistoj tute ne timigas kanalojn oni ne purigas sed pure flustras mara ondo en odoroj restas sekreto kiun koni ni ne bezonas sufiĉas ke aero sonas kiel inspiro por rideto luno plena por filozofo kaj geedzo de kuracistoj ĝuste ekestas tiu strofo ni veturas per vaporetto al ĉarma domo de sofistoj kun disrevita Canaletto