Soneto pri uniformintoj
Bin Laden ekestis heroo 
por Jaser Arafat nun tempo 
daŭras historio pri trempo 
kun malseko sed sen vetoo 

per ŝipo antaŭen al suno 
vizaĝoj sincere plezuras 
okuloj fermitaj aŭguras 
grandan honton de oportuno 

mi estas kun palestinanoj 
sed kaŝe mi ilin ne ŝatas 
simile estas kun afganoj 

mi ne volas min senkulpigi 
uniformojn mi malrilatas 
por iam pacigon instigi
Bastiono de Silento, la 3an de aprilo 2002