Soneto pri sinsenkulpigo
antaŭ ol mi atingis celon 
mi ŝipis lanternon Murano 
al Torcello sed tra Burano 
fine mi vidis konfesejon 

la ora Madono kun bebo 
aspektis mirakle sed triste 
laŭ mi ankaŭ tute persiste 
se temas pri beno por plebo 

oni ne decas koleriĝi 
en la plej malnova preĝejo 
de Veneto - tamen kaŝiĝi 

ĉar tumulto estas grandega 
senkulpiĝas antaŭ juĝejo 
de Dio laŭ kredo fortega 
Torcello, la 30an de aprilo 2002