Soneto perdige deklara
kie estas intelektuloj 
de PEN-Centro kiuj kongestis 
kontraŭ milito ne protestis? 
nun ludas rolon de blinduloj 

kie estas NATO-amikoj? 
sendu ilin al Izraelo  
por ke eksciu pri kruelo 
kun reciprokaj murdaj ŝrikoj 

kien fuĝis hipokrituloj 
palaj pro antisemitismo?
pri semidoj estas formuloj 

araboj ja estas semidoj 
por ilin ĵeti al abismo 
kaj restos nur goljatoidoj
Zuriko, la 8an de aprilo 2002