Soneto kun plena kajero
tempo fluas - la fenomeno 
estas pruvanta en kajero 
plenita per skribmaniero 
modeste sen iu posteno 

soneto por ĉiu momento 
por ĉiu horo en monato 
kun soifo kaj kun malsato 
verŝajne ankaŭ kun talento 

karakteriza spontaneco 
akra pritraktado de vivo 
kaj antaŭ ĉio vortsimpleco 

enhavo estas ĉiutaga 
supren malsupren sur deklivo 
foje dolĉa foje amara
Zuriko, la 9an de aprilo 2002