Soneto pri maja mateno
disvolviĝas tre malrapide 
frumateno en Venecio 
matenmanĝo laŭ konvencio 
kun "Bircher-Müesli" dirlidide 

kaĉo havas diversajn fruktojn 
devenantajn de l' tuta mondo 
ne forgesu pri maja sondo 
ke oni proponas reduktojn 

la Unua de Majo vokas 
per la voĉo de laborantoj 
kiu senlaborulojn mokas 

Valpurgia nokto jam pasis 
sur kanalo jaĥtaj vagantoj 
je tiu okazo frikasis 
Le Vignole, la 1an de majo 2002