Soneto trinkanta kombuĥon
iu telefonas meznokte 
kaj samtempe sonas ĉe pordo 
estas nekredebla agordo 
loĝejo odoras dekokte 

"ne malfermu!" diras Barbara 
ni silentas unuanime 
kaj divenas tute intime 
kion volas hanto koŝmara 

tuj poste ni daŭre legadis 
sed maltrankvilo en ni restis 
pro tio ni iom trinkadis 

vi pensas certe pri fortaĵo 
ne! - ni nur kombuĥon digestis 
ĝi estas vera mirindaĵo 
Zuriko, la 19an de majo 2002