Soneto singarde aproba
mi opinias ke Pollando 
eniru Eŭropan Union 
ĉar perdas per tio nenion 
gajnante prestiĝon sur rando 

ekestas eta paradokso 
ĉar tute plena preparado 
estas por apogantoj fado 
kaj por kontraŭagantoj mokso 

jes - tamen ne por ĉiu prezo 
kondiĉojn donas unu flanko 
sen iu valoro en mezo 

ne laŭ krudaj aparatĉikoj 
kaj ne per devigo de banko 
sed surbaze de la radikoj 
Zuriko, la 20an de majo 2002