Soneto per ĉiutageco
tago komenciĝas matene 
pri tio scias jam eĉ beboj 
post matenmanĝo estos streboj 
al diversaj celoj kurtene 

la sama tablo buroiĝos 
mi skribos aŭ ludos piane 
parte sukcese parte vane 
ĝis kiam mi tute laciĝos 

kaoso sur bretoj ŝajniĝas 
mi scias kie ion trovi 
tre ofte bezono perdiĝas 

sofo agas kontraŭ makabroj 
kalendaro ne povas movi 
inter la grekaj kandelabroj 
Zuriko, la 21an de majo 2002