Soneto pri pulvomalkovro
konsulo de unu senato 
elpensis nekredeblan vorton 
kiu montras esperantsorton 
sen traduko kaj sen rilato 

agado estas ĉiuflanka 
enhavo larĝa kaj multtema 
sed realigado dilema 
laŭ kapitalismo senbanka 

tiun pulvon oni malkovris 
jam antaŭ multegaj jarcentoj 
kaj en fiaskon enmanovris 

ĉu ili trovos la konkludon 
ke sen mono estas nur ventoj 
mi substrekas tiun aludon 
Zuriko, la 25an de majo 2002