Soneto pri humilspektaklo
en Berlin' oni min invitis 
al spektaklo kun malsanuloj 
psikaj laŭ mastropostuloj 
mi tre ĝois kaj ne iritis 

ili ĉiuj estis artistoj 
la arto eksterordinara 
por mia impreso eĉ flara 
per odoro de kritikistoj 

oni ne sciis kiu verkis 
tiujn impresivajn pentraĵojn 
 kaj la situacio ĉerkis 

subite iu laŭ anonco 
montris artistajn konfuzaĵojn 
gastoj foriris laŭ prononco 
Zuriko, la 27an de majo 2002