Soneto kritike pri NATO
kritike mi diris pri NATO 
kaj multaj indigne reagis 
ĉar ruzulecon ne imagis 
kaj nun krimiĝas aparato 

ne zorgu tuj venos somero 
kaj novaj NATO-iluzioj 
ĉar devas servi divizioj 
ne senmove esti sur tero 

por NATO oni devas pagi 
natoado estas multkosta 
kiu volas kostojn propagi? 

baldaŭ membriĝos eĉ Ĉinio 
Norda Koreio riposta  
Rusio kaj Ukrainio 
Zuriko, la 28an de majo 2002