Soneto pri kvar signoj kun Lo
konatulo de Varsovio 
transportis de Lem eĉ kvar librojn 
ĉiuj havas grandajn kalibrojn 
kaj provokas al emocio 

en unu estas intervjuo 
kun la distanco al grandecoj 
eĉ kun ŝerco pri naivecoj 
tamen ĉiam je kosma bruo 

pro sovetoj kaj pro germanoj 
li devis esti en prizono 
amikiĝis kun fremdlandanoj 

Stanisław Lem inter la frazoj 
lasis sekreton por rekono 
diboĉojn el kaŝaj oazoj 

Zuriko, la 29an de majo 2002