Soneto pri CORTE POLACCA
ĉe via Garibaldi l' dua 
korto estas CORTE POLACCA 
interne mizero baraka 
kun tuta Pollando kongrua 

pri la mizero venecia 
oni ne povas plende diri 
sed oni ĝin devas admiri 
ĉar ĝi estas dekoracia 

iam mi ĉi tie priskribis 
kio povas esti banala 
mi kun tiu mizero gibis 

ĉiam sur pado de mizero 
vivo fariĝas tre brutala 
sen esceptoj sur l' tuta tero 
Venecio, la 3an de majo 2002