homo scias pri deva morto sed urbo pri tio ne scias homo dum vivo emocias kaj urbo ne zorgas pri sorto apud kanaloj staras domoj de tiuj kiuj jam forpasis ili por idoj iom lasis kaj nun vivas kiel fantomoj eĉ se konstruaĵoj disfalas ili ĉiam restas en belo fenomeno per tempo palas Venecio estas libero tradicia tamen sen celo ĉar proksimiĝas malapero