Soneto enigma kun Reymont
tiom da sur l' mondo ferocoj 
kiom da indiferentecoj 
ekestas ankaŭ ridindecoj 
pro malfeliĉo dum negocoj 

mi publikigis la enigmon 
literatoran en portalo 
de poloj - ekestis skandalo 
sed mi ne vidis paradigmon 

tutcerte homoj iom scias 
sed ne profunde nek detale 
kaj tro rapide emocias 

neniu ja interesiĝas 
pri Reymont - verŝajne nur male 
sed la temo aktualiĝas 
Zuriko, la 7an de majo 2002