Soneto pri la ekzameno
la instruistino Barbara 
plenumis fakan ekzamenon 
avance ricevis postenon 
bagatelo sed tamen klara 

kiu vizitis lecionojn? 
ne la fama profesorino 
sed la simpla akuŝistino 
montrante la plej bonajn konojn 

popollernejo apartenas 
al ĉiuj de tiu tereno 
kaj ĉiuj respondecon tenas 

tion oni vidas surstrate 
ĉar en Svislando suvereno 
estas popolo ekspluate 

Zuriko, la 8an de majo 2002