Soneto por Tago d' Eŭropo
la naŭan de majo ni festas 
Tagon de Eŭropo fervore 
por la eŭropanoj favore 
novaj biotopoj ekestas 

ne nur la tagon sed semajnon 
monaton aŭ jaron ni festu 
komunajn agadojn sugestu 
aprobon de aliaj gajnu 

iam en Berlino verkistoj 
diskutadis pri utopio 
nun ili estas realistoj 

Eŭropo devas esti unu 
tamen sen ideologio 
ni laŭdu aliajn ne punu 

 
Zuriko, la 9an de majo 2002