Soneto kun rikoltprognozo
nun homoj mortas pro malsato 
certe duono de homaro 
se iu celas al malŝparo 
certe neniu advokato 

en multaj landoj estas troaj 
manĝproduktoj tuj detruataj 
en Afriko homoj malsataj 
atendas por grenoj vetoaj 

oni vidas ke nur ruzuloj 
disponas pri troproduktado 
sed nur laŭ stato de monujoj 

homoj ne manĝas kaj soifas 
vane esperas por helpado 
sed tio nenion signifas 
Zuriko, la 10an de junio 2002