Soneto pri fraŭdo de falsoj
Fuentes pri revolucio 
bonan opinion ne havas 
ĉu nunaj komunardoj pravas? 
respondos nuntempa socio 

lektoro de akademio 
sendis al mi kelkajn signifojn 
de vortoj lasante modifojn 
pri kiuj ekestis nenio 

lefta flanko kaj dekstra flanko 
diferencoj nun ne ekzistas 
se temas pri uzo de banko 

sciencistoj ĉion esploras 
vero kontraŭ ili rezistas 
fraŭdante falsojn malmemoras 
Zuriko, la 13an de junio 2002