suno ardigas cerbojn homajn Koreujo kun Italio ludis kaj ankaŭ kun Turkio nun mi vidas maskojn fantomajn hupoj bruas fantomoj krias futbalo elvokas tumulton montrante agreson kaj stulton aĉaj instinktoj eŭforias normalaj homoj trankviliĝas rigardas flanke je minacoj ĉar hida hordo hororiĝas ankaŭ bestoj de vojo fuĝas birdoj forflugas el surfacoj strataj eĉ ĉiuj domoj muĝas