Soneto malbezondemanda
mi nokte sonĝis ke piratoj 
atakis nian jaĥton akre 
kaj ni pritraktis ilin sakre 
sen helpvoko pro justrilatoj  

poste mi sonĝis pri junuloj 
kiuj en Danubo ne dronis 
ĉar por ili savon proponis 
slovakoj sed malkonatuloj 

kiam mi ŝvitita vekiĝis 
mi jam ne memoris detalojn 
entute mi malimagiĝis 

pro multaĝo venas koŝmaroj 
sed mi ne pripensis kialojn 
ĉu estas maljunaj amaroj 
Zuriko, la 20an de junio 2002