Soneto kun tango teatra
hieraŭ hodiaŭ kaj morgaŭ 
la plej longaj someraj tagoj 
okazas ludoj sen imagoj 
certe neniu agas kontraŭ 

milongan tangon "donna Klara" 
provas danci eĉ tro moderne 
etoso lumas ruĝlanterne 
fabelo de iam amara 

Graziella Rossi Helmut Vogel
René Ander-Huber - teatre 
okazas vera "kogel-mogel" 

Jerzy Petersburski ĉiele 
pro naiveco ĝojas patre 
ke lia tango fluas vele

Zuriko, la 22an de junio 2002