Soneto pri certaj spionoj
spiono scias pri spionoj 
tial tre ofte prenas temon 
sed mi tuj rekonas dilemon 
sciante pri liaj admonoj 

spionoj eĉ inteligentaj 
havas specifan vivoformon 
ili volas havi informon 
pro tio estas elokventaj 

ili kondutas sin kokete 
konante homajn malfortecojn 
agado aspektas pamflete 

ili gravajn ejojn esploras 
ekspluante ĉiujn eblecojn 
kaj naivuloj poste ploras 
Zuriko, la 5an de junio 2002