Soneto pri fata venkado
"mi aŭ velo" - jen ultimato 
mi elektis velnavigadon 
antaŭ ĉio liberigadon 
mi venkis super mia fato 

la eta sekundo decidas 
pri elekto de nova vojo 
kun dornoj ankaŭ kun levkojo 
tion sonĝoj ne antaŭvidas 

de tempo al tempo vaganton 
prenas iuj gedeziruloj 
pro tio li ne ĵetas ganton 

sur tiu etapo mi diras 
al amikoj kaj konatuloj 
ke mi pri mia vojo miras 
Zuriko, la 7an de junio 2002