Soneto pri unu verkisto
la plej ofte legataj verkoj 
estas ne de Henryk Sienkiewicz 
tamen de Janusz Piekałkiewicz 
bedaŭre pri militaj ĉerkoj 

poloj ilin tute ne konas 
ĉar li estas historiisto 
sen iu heroa insisto 
li nur per la faktoj imponas 

skribante pri kirasario 
pri manovroj de subakvŝipoj 
li raportis pri historio 

miliardoj da ekzempleroj 
je la tutmondaj anticipoj 
droniĝas en mentalaj sferoj 
Zuriko, la 13an de julio 2002