Soneto pri konstanta paso
du vortoj "poeto memoras" 
ĵetas ankaŭ min al tiama 
mondo perdita ankaŭ fama 
tranĉita fadeno ne gloras 

en fenestro de Rosenlaui 
mi rigardas rokajn abruptojn 
kaj ankaŭ disŝiritajn nuptojn 
ili min volas nun ĉirkaŭi 

sed tio kio iam restis 
en la profundo de spirito 
tio min tute ne molestis 

en ŝaŭmo de monta torento 
fluas tempo - mia hezito 
dronas en tiu ĉi evento 
Rosenlaui, la 18an de julio 2002