Soneto pri la matenmanĝo
mi amas nian hejmon etan 
en Zurik' kie Stüssi staras 
sur kolono - etoso raras 
laŭdante angulon kvietan 

en Rosenlaui estis bone 
sed pli bone estas en nesto 
kie daŭras eterna festo 
je Malsupra Vilaĝo kone 

Bircher-kaĉeto matenmanĝe 
morgaŭ ankaŭ kaj ĉiutage 
foje bere - foje oranĝe 

kun diversaj fruktaj surprizoj 
ĉiam bongustaj laŭimage 
apartenas al hejmdevizoj 
Zuriko, la 21an de julio 2002