Soneto kun spiritmalpuro
demandis min du junulinoj 
ĉu trajno veturas al celo 
mi diris "jes" kaj bagatelo 
eniris ĝin antaŭ knabinoj 

ege abomena momento 
ĝis nun mi pro tio hontegis 
kaj kiel puno mi tralegis 
de Roman Samsel libron "Pento" 

Roman' min entute konvinkis 
al tio kion mi jam planis 
sed la ideo baldaŭ sinkis 

mi skribis en "Purgatorio" 
kiel oni spiriton tanis 
en malpuriga historio 
Bastiono de Silento, la 22an de julio 2002