Soneto por laŭdi firmaon
estas malofte en Svislando 
ke pola produkto valoras 
pli ol alia kaj eĉ floras 
per argumentoj de marĉando 

temas pri polaj aŭtobusoj 
kiuj havas bonan kvaliton 
por SOLARIS donas profiton 
kaj firmao iras al plusoj 

en Winterthur estis provita 
kun la rezultoj por utilo 
okazis ege bonkvalita 

pri tio mi legis kontente 
poloj agas laŭ nova stilo 
mi esperas ke konsekvente
Bastiono de Silento, la 24an de julio 2002