kun Ĉesja mi laste parolis verŝajne antaŭ kvindek jaroj kiom da ekestis amaroj en kiom da scenoj ni rolis? "kiel vi fartas?" tre banale "bonan tagon" sonas pli bone sed tamen ne tute impone oni povas diri formale finfine mi diris "mi estas..." ŝi flustris "ĉu estas miraklo?" povas esti - mi ne protestas ĉu mi kulpas ke tempo fluas? perdiĝis iama tentaklo "pli da lumo!" - ĉielo bluas