Soneto kun mustarda gusto
mi aĉetis de Miłosz libron 
eĉ kelkfoje malprezigitan 
savante verkon hontigitan 
kaj detruante ekvilibron 

iam same en Varsovio 
dek libroj de Broniewski kuŝis 
kaj mi nur unu zloton puŝis 
kun honto por tiu socio 

mi ne povas rigardi mokon 
libro kiu havas valoron 
devas havi prezan provokon 

por naskiĝtago de nepino 
mi sendas ŝin belan koloron 
de kovrilpaĝo kun fascino  
Zuriko, la 28an de julio 2002